Stories
Slash Boxes
Comments
NOTE: use Perl; is on undef hiatus. You can read content, but you can't post it. More info will be forthcoming forthcomingly.

All the Perl that's Practical to Extract and Report

The Fine Print: The following comments are owned by whoever posted them. We are not responsible for them in any way.
 Full
 Abbreviated
 Hidden
More | Login | Reply
Loading... please wait.
  • by Juerd (1796) on 2006.04.08 7:55 (#47034) Homepage
    Not a translation, because although I can read the Esperanto and can write English, I don't think I could translate this.

    However, to understand such complex Esperanto, I had to read slowly, and to force myself to do so, I usually type in what I read.

    Here's my non-spellchecked transcription of the story. It's better compression than JPEG even.

    10. EDZIGXO EN LA JARO 1999.

    Fantazia skizo pri estonteco, de Petro Stojan, Rumanujo

    Hodiaux matene Ralf Leo Tubson atingis sian dudekkvinan jaron, kaj laux la legxaro de la Skandinava Respubliko li rajtis resti ankoraux frauxlo nur tri tagojn -- lasta tempolimo, post kiu la legxo punas severe kaj neripareble. Kiel en la

    -57-

    tuta civilizita mondo, ankaux en la Skandinava Respubliko (formita en 1946 per memvola unio de la tri regnoj: sveda, norvega kaj finna) la legxo devigas cxiun civitanon al edzigxo antaux 25-a jaro. Post tiu limtempo kaj suplementaj tri tagoj la malobea frauxlo estas jam konsiderata kiel krimulo, kaj kontraux li tiam agas tuta serio da policaj procedoj.

    "Nun mi okupigxu pri la edzigxo," diris al si Tubson, prenante lastan numeron de la Oficiala Edzoperanta Bulteno, eldonata internacilingve en Budapesxto, konata centro de fiancxofoiroj.

    Alta 172 centimetrojn, blonda, nelargxa en sxultroj, Tubson sercxis en la rubriko de mezaltaj brunaj fiancxemulinoj ion allongan. La Bulteno ja prezentis ricxan kosmopolitan kolekton de gefiancxemuloj, klasitaj laux lando, rasoj, korpaj ecoj, profesioj, agxoj kaj aliaj karakterizaj trajtoj.
    Substrektinte tri nomojn, Tubson mendis la komunikojn per senfadena parolilo. Post kelkminutoj venis respondoj: telerenkontoj kun la tri fiancxemulinoj estis precize fiksitaj por morgaux je malsamaj horoj. La telerenkontoj konsistis en senfadena interparolo kaj samtempa intervidado je distanco, plenumebla per simpla aparato, kiu sxparas multe da tempo, antauxe necesa por translokigxoj, cxiam riskaj je akcidentoj.

    Morgaux matene Tubson telerenkontis unue hispanan fiancxemulinon, portantan la nomon Pepita Lopez.
    "Allo! bontagon, frauxlino Lopez..."
    "Mi salutas vin, frauxlo Tubson."

    -58-

    Kaj antaux ciu el ili aperis sur ekraneto movema kolora bildo: parolanta vizagxo apud sonofunelo, parto de la korpo, cxirkauxaj mebloj. La juna hispanino, kvankam bele vestita, gxentile ridetanta, tamen tuj ne placxis al Tubson, pro la nenaturaj afekt-manieroj, troesprimoplenaj ecx por la sunvarma hispana lando.
    Post kelkaj sensignifaj frazoj la frauxlo dankis la hispaninon, kaj fermis la aparaton.
    Duafoje ekfunkciis la telerenkontilo, egipta fiancxemulino, Suziana Nelidi, aperis antaux scivolaj okuloj de Tubson.
    "Belan tagon, frauxlino..."
    "Belegan matenon, frauxlo."
    "Mi dezirus personan renkonton..." tuj petis Tubson, al kiu jam placxis la simpla, sengrimaca sinteno de la gracia nigretulino.
    "Hodiaux vespere, cxu vi volas?"
    "Jes, volonte, je la kioma?"
    "Je la oka horo mezafrika."
    "Kaj kie?"
    "Apud Karnaka templo cxe Nilo, avenuo 43-a, benko 6-a."
    "Bonege, mi dankas vin kara frauxlino..."
    "Do, gxis la..."
    Tria telerenkonto kun rusino ne kontentigis la frauxlon, kaj li tuj fermis la aparaton. La konsentita promeneto al Egipto ja tute kontentigis lin, jam revantan pri la baldauxa vespera rendevue.
    Du horoj da trankvila flugado, kaj jen la aeroplaco de Karnak, jen la 43-a avenuo. Helikoptreo de Tubson malrapide kaj senbrue alterigxis sur la avenuo, en loko rezervita por flugantoj.

    -59-

    De tie al la benko 6-a ne estis malproksime, nur kelkdek metroj. Ne longe atendis Tubson, sidanta en komforta benko, simila al la antikva braksegxo, nur pli vasta, kun tegmenteto kontraux pluvo kaj suno, kaj kun flankaj sxoveblaj sxirmoj kontraux vento aux nediskretaj promenantoj. Multekolora floraro cxirkauxis lin. Birdoj libere transflugadis de unu arbusto al alia, ilia kanto agrable harmoniis kun trilado de griloj kaj cikadoj.

    "Bonvesperon, frauxlo Ralf, ..." subite auxdigxis melodia vocxo, kaj Tubson, turnante la kapon, ekvidis nealtan, sed largxan silueton de bruna knabino, vestita en rozkolora tuniko kaj silkaj sandaloj. La blunigraj nature frizaj haroj ondumis gxis la sxultroj.

    "Vi estas tre akurata, kara frauxlino Suziana," respondis Tubson, jam ravita. La knabino tute proksima al li estis ecx pli bela ol la bildo de telerenkontilo, matene vidita.

    La du fiancxemuloj preferis piede promeni tra la parko, en kiu regis paca silento, interrompata nur de birdaj kantoj, triloj de insektoj, kaj susurado de fresxeta vento. Lauxta parolo, bruo de masxinoj, krakado de malmolaj sxuoj sur publika vojo, ne plu ekzistis en tiu epoko, kiu miris pri la antauxa kiam la duonfreneza homaro trovis plezuron en bruega flugado, fiodora benzino de motoroj, kaj en korpogxenaj kondicxoj de mekanika vivacxo. Nun, la aeroflugado estis nur oportuna rimedo, sed tute ne celo de la vivo, kiel antaux duonjarcento.

    -60-

    Nelidi kaj Tubson alvenis al cxerizlauxra (oleandra) aleo, vivece babilantaj, kiam el transversala vojecto aperis negro, vestita laux euxropa, iom malnovigxa modo, tute ne tauxga por la varma klimato de Egipto. La knabino ektremis, kaj instinkte premigxis al Tubson, kiu unue nenion komprenis...
    "Tiu estas mia estinta fiancxo, Zul Kamerudo, kiu min obstine sekvas, malgraux mia klara rifuzo dauxrigi ian ajn rilatadon kun li... Mi esperas ke vi senkulpigos min pro nekonvena konduto de tiu sinjoro, jam konata laux granda nombro de siaj edzigxoj kaj eksedzigxoj. Krome, li pasie ludas je ruleto, jen gajnante, jen pedante monon... Unuvorte mi ne sxatas lin renkonti, des mal pli rilati aux edzigxi kun li..."
    "Permesu, kara frauxlino, ke mi arangxu tiun aferon," mallauxte respondis Tubson, tirante el la posxo telesonileton.
    "Allo, ... centra homobservejo? ... Bonvolu tuj veni aux sendi..."
    Atendante sekvon de la telesonado, la gefiancxemuloj eksidis sur benketon, apud marmora fontano, el kiu ludis fresxa akvojxeto, falanta sur bluan surfacon de la baseno. Ankaux la negro haltis, je dek pasxoj, sxajnigante ke li ekzamenas foliojn de iu arbeto, sed fakte jxaluze rigandegante jen la frauxlon, je la knabinon... Apenaux pasis dek minutoj de tiu malagrabla situacio, kiam aperis viro, oficiale vestita. Tubson tuj levigxis, aliris la viron, kaj longe interkonsiligxis kun li. Poste, la gefiancxemuloj trankvile dauxrigis sian promenon, cxar de nun la negro estis furioza kontraux tiu misterulo, kiu lin obstine postsekvis, pasxo post

    -61-

    pasxo, silente kaj senhezite. Kiam la negro haltis, haltis ankaux la nekonatulo, prefere antaux la negro, je kelkaj pasxoj. DEkstra mano de tiu viro estis en la posxo, preta ekfunckiigi energian armilon por defendo, en la okazo se la negro atakus lin.
    Lasinte la kompatindan Kamerudon en neagrabla kompanio kun la detektivo, la gefiancxemuloj -- nun ree gajaj kaj senzorgaj -- gxuis la vesperan horon en tiom bela parko.
    La geedzigxo ilia estis interkonsentita por dimancxo, post dek tagoj, kiam cxiuj formalajxoj kaj preparoj estos finitaj.
    Atendante, Nelidi kaj Tubson revenis cxiu al sia hejmo. Plurfoje dum cxiu tago ili telerenkontis, babilis, projektis pri sia baldauxa kunvivo. De tempo al tempo Zul Kamerudo insistis telerenkonti kun la knabino kaj kun Tubson, sed cxiufoje ili energie rifuzis cxian kontakton. Je la fino de la semajno ili surprize legis pri tragedia sorto de Kamerudo. Tiu negro fine atakis la detektivon, sed vane, cxar li sin lerte defendis. Poste, la negro ekflugis al Tubson per malnova aviadilo, kun bruo kaj fiodora benzino, malpermesita en Euxropo. Du policaj helikopteroj sekvis la krimulon, kiu riskis maksimuman rapidecon or forsavigxi de la polico. Fine oni lin arestis, kaj nun la negro devige laboras en pun-konolonio de Groenlando.
    La edzigxa ceremonio okazis en Oslo, kie la onklo de Tubson bonvolis preni sur sin cxiujn klopodojn pri la soleno. Unu el la tagmentaj gxardenoj estis luita por tiu celo. Kiel cxiuj tiamaj

    -62-

    gxardenoj de la urbego, gxi estis kovrita per vitra kupolo, por protekti plantojn kontraux la venena atmosfero de la urbo. La vivo gxenerale pasis en la hermetike kovritaj spacoj, la stratoj de tiu epoko estis tuneloj, kaj la domoj estis provizataj je kemie pura aero, kondukata el centra aerejo, kiel antauxe oni kondukis akvon tra la urbo. Nur kun gas-maskoj la homoj povis eliri el la domoj, tiom venenita estis la atmosfero de la industria urbo.
    Je la oka matene Nelidi kun Tubson iris al la templo, por ricevi benon de episkopo. Ili apartenis al la sekto de Kosmokredo, speco de mistika panteismo, kiu disvastigxis preskaux same kiel la budhanismo. Je la nauxa komencis matena festeneto en la gxardeno. Delikataj tropikaj floroj, kreskentaj en porcelenaj vazoj, parfumis la ozonoricxan aeron, sencxese renovigatan per senbrua ventilado. Laux la antikva romana modo, ree populara, la gastoj kaj mastroj duonkusxis sur divanoj, apud malataj tabloj plenaj je bongustajxoj, kiuj povus miregigi homon de pasinta jarcento, se li povus reveni por ilin vidi kaj gustumi. El vegetajxoj farita viando estis preparita kiel vera viando de cervo, fazano, perdriko, leporo kaj de aliaj bestoj. Fisxoj estis kuiritaj el pasto de fazeolo, miksita kun patentita preparajxo malaja. Gigantaj fragoj, etaj melonoj, parfumaj pomoj, violkoloraj vinberoj -- ludis rolon de trinkajxo, tium sukplenaj ili estis. Post la mangxo venis servistaro kaj en tri minutoj forportis cxiujn tablojn kun pladoj. Komencis muzika parto de la festeno. Unue auxdigxis tradicia radio-

    -63-

    koncerto, speciale mendita. Poste sur la scenejeto aperis virtuozo, kiu ludis nove-verkitajn melodiojn per la pantorgeno, instrumento pli varia ol malnova piano kaj pli delikata ol violono. Je la tagmezo la festeno finigxis, la gastoj prezentis siajn donacojn kaj salutojn al la novedzigxintoj, kaj baldaux foriris per glitvagonetoj, silente rulantaj tra metalaj tuneloj al diversaj partoj de la subtera urbo, kie nun vivis la logxantaro. Tie, cxio estis pura: lumo, aero, cxambraro, kaj ankaux tute silenta, senbrua, En la supera urbo, male, regis bruego, sxvebis fumo, lumo estis fulgkolora pro la venenaj gasoj kiujn eligis miloj da fabrikoj. En profundo de kvincent metroj regis cxiama agrabla temperaturo, nedependa de la surfaca klimato. Gigantaj optikaj tuboj kundukis puran sun-lumon el altaj montoj en la subteran vivejon. Aeroturboj provizis gxin je pura aero. Por retrovi la naturan puran aeron euxropanoj devus vojagxi al Afriko aux Centra Azio, kaj speciale al zonoj protektataj kontraux industria veneno per grandegaj lim-masxinoj. Tiuj "zonoj de ripozo" estis rezervitaj al privilegiaj vizitantoj, kare pagantaj kaj limitigaj en la tempo de restado. Cxiu regno havis sian kolonian "zonon" por siaj civitanoj. Nigra raso en Afriko estis komplete civilizita. Jam en 1970 ili estis edukataj per komuna strecxo de cxiuj blankrasaj regnoj. Nur kelkcent vivantaj sovagxaj specimenoj de tiuj koloraj rasoj ankoraux ekzistis en sciancaj institutoj. Tiu sxangxo rezultis post la granda, kaj lasta, milito kiu furiozis dum dudek jaroj 1949-1969 inter Usono kaj Euxropo

    -64-

    unuflanke, kaj Kolora Unio afrik-azia aliflanke. Tio estis milito per kemiaj kaj elektraj armiloj, science organizata.

    La junaj geedzoj felicxe ne travis tiun teruran periodon: ili ja apartenis al la generacio de Ora Epoko, kiam militoj ne plu okazis. Tio estis epoko de ideala respubliko, bazita sur racia sklavo-servo, laux la ideoj de Aristotelo kaj Platono. Verdire tiuepokaj sklavoj estis multe pli liberaj kaj kontentaj ol "burgxoj" de malnovaj regnoj, kie cxiuj suferis pro la absurda burokratismo kaj socia anarkio. Tio estis io simila al la organizo de abeloj kaj formikoj, kie cxiu kastttttelo estas korpe kaj anime adaptita al sia rolo en la komuna organismo. Nelidi kaj Tubson apartenis al aristokrata kasto, kaj pro tio ili havis la liberecon jojagxi tra kontinentoj.

    Je la dua posttagmeze la junaj geedzoj forlasis Oslon en luksa aero-boato, por komenci sian unuan kunan vojagxon, kaj sian novan komunan vivon.
    Pasis jaroj. La familio Nelidi-Tubson presperas, en Suda Savojo, kie la geedzoj trovis laboron en frukto-plantacio. Kvar sanaj buboj agrabligas ilian hejmon. Helpas al ili... Zul Kamerudo, kiu tute sxangxis sian karakteron... post pun-laboroj en Groenlando. Li ankaux edzigxis, espereble lastafoje, kun negrino, sia samlandanino Kika Borodono, alta kaj muskoloricxa ino, energie reganta sian nun timeman edzon.

    Vintre Tubson gxuas frostetojn, kiuj memorigas al li lian hejmon, dum lia edzino varmigxas cxe la kameno, kun la genegroj. Somere Tubson sercxas

    -65-

    fresxon sur la negxokovritaj Alpoj, dum la ceteraj familianoj lasas sin bruligi per la sunradioj. Kaj tiel la tuta hejmanaro estas kontenta.
    • Juerd, do I have your permission to use this text as a starting point for a translation to English?

      I'm also a bit curious as to why you think that you are not able to translate the text.

      • You have my permission, but I do not think that my permission is relevant. I'm not the author of this piece, and copied the work without any permission. I have no idea how old the story is, and if it is copyrighted.

        I don't think I could translate this because I lack a broad English vocabulary, and am not familiar enough with idiomatic English (e.g. would "half a century" or "fifty years" be more appropriate for "duonjarcento"?). I could translate it literally, but repeating "device to meet remotely" or "wom
        • Ok, translation is underway [masak.org], and even almost finished. I came to the same conclusion as you did, Juerd, about the permission being irrelevant. Nonetheless, your transcription has been a great help.

          Translating the story has indeed posed a few challenges at times. (For example I replaced TorgoX's a color picture appears, on the little movable screen with an animated color picture appeared on a little screen, not because I'm sure it's right, but because I think it makes more sense.)

          TorgoX, thank you for di